// Vi legas...

Bazaj informoj

Antaŭmendi la DVD

Ĉar la monrisko estas granda la SAT-EFK proponas al ĉiu kiu deziras helpi antaŭmendi unu aŭ plurajn DVD-o(j)n.

Eblas mendi unu ekzempleron kontraŭ 18€ por individuoj aŭ kontraŭ 40€ por grupoj aŭ bibliotekoj kiuj aĉetas plie la rajton senpage projekcii aŭ pruntedoni.

Kiel mendi :

Poŝtletere : SAT-EFK / Esperanto 67 av. Gambetta FR - 75020 Paris

Ĉekoj al « Eldona fako Kooperativa de SAT » aŭ sendu mesaĝon al mendoj(ĉe)esperantofilmo.com kun pago per kreditkarto en la retejo, ĝiro al konto : Eldona fako Kooperativa de SAT - IBAN : FR32 2004 1000 0157 5427 6D02 067 BIC : PSSTFRPPPAR aŭ ĉe UEA-konto : efkf-b

MENDILOJ
Unupaĝa mendilo
PDF - 161.4 kb
kvarpaĝa mendilo (kun klarigoj)
PDF - 102.6 kb
Libroservoj kontaktu mendoj(ĉe)esperantofilmo.com
Malnova mendilo en la franca
PDF - 50.7 kb

Respondi al tiu artikolo

Komentoj

12 Forum-mesaĝoj

  1. Antaŭmendi la DVD

    Mi deziras antaŭmendi la filmon. Mankas al mi informoj pri la pagmaniero. Bonvolu klarigi ĉi tiun temon por ĝenerala kono ! Saluton kaj gratulon pro via mirinda iniciatemo.

    de Antonio Sarmiento | 2a julio 2010, 14:58

    Respondi al tiu mesaĝo

    1. Antaŭmendi la DVD

      saluton,

      mi pensas ke la kodo BIC estas errara !
      Cxu vi povis kontroli ?
      Mi legas sur la mendilo : PSSTFRPPAR sed mi pensas ke la bona kodo estas : PSSTFRPPPAR cxu ne ?
      dankon
      Pierre

      de Pierre | 8a aŭgusto 2010, 13:19

      Respondi al tiu mesaĝo

  2. Antaŭmendi la DVD

    saluton,

    mi pensas ke la kodo BIC estas errara !
    Cxu vi povis kontroli ?
    Mi legas sur la mendilo : PSSTFRPPAR sed mi pensas ke la bona kodo estas : PSSTFRPP P AR cxu ne ?
    dankon
    Pierre

    de Pierre | 8a aŭgusto 2010, 13:20

    Respondi al tiu mesaĝo

    1. Antaŭmendi la DVD

      Efektive, la ĝusta kodo estas PSSTFRPPPAR.
      Dankon por la atentigo.

      de Vinko Markovo | 19a septembro 2010, 16:44

      Respondi al tiu mesaĝo

  3. Antaŭmendi la DVD

    cxu eblas antauxmendi per-rete ? Ekzemple per PayPal ?

    de Paul Roberts | 31a januaro 2011, 14:48

    Respondi al tiu mesaĝo

    1. Antaŭmendi la DVD

      Ne eblas mendi per Paypal, sed vi povas uzi la uea-konton efkf-b, kiel indikite ĉi-supre. Krome indiku la sendadreson per mesaĝo al mendoj_ĉe_esperantofilmo.com

      de Vinko Markovo | 17a februaro 2011, 23:20

      Respondi al tiu mesaĝo

  4. Preta en aprilo ?

    Saluton !

    Ni ege deziras ekzpozicigi la filmon dum la brita kongreso. Tiu okazos ekde la 8-a de aprilo.

    Ĉu la filmo estos preta tiam ?

    Dankon !

    Tim

    de Tim Owen | 1a februaro 2011, 22:22

    Respondi al tiu mesaĝo

    1. Preta en aprilo ?

      La filmo estos premiere projekciita en Seto dum Interasocia Renkontiĝo ĉe Mediteraneo, fine de aprilo, do bedaŭrinde ĝi verŝajne ankoraŭ ne pretos por la brita kongreso...
      Plej amike, Vito

      de Vito | 17a februaro 2011, 22:59

      Respondi al tiu mesaĝo

  5. Antaŭmendi la DVD- Respondo ne venis

    Mi antaŭmendis kaj antaŭpagis 80 Eurojn por 2 DVD-oj jam fine de decembro 2010. Tamen mi estas tre malkontenta, ke mi nek ricevis konfirmon de mia mendo, nek konfirmon ke alvenis la de mi ĝirita mono. Lasi min en necerteco pri la efektiveco de mia ago mi ne povas akcepti. Estas simple malbona stilo.

    de Franz Knöferl (SAT-membro 33128) | 27a marto 2011, 18:25

    Respondi al tiu mesaĝo

    1. Antaŭmendi la DVD- Respondo ne venis

      Kara Franz,

      Mi private kvitancis al vi ricevon de la mendo, iom klarigante pri la malfruo. Kaze ke aliaj legantoj estus en simila situacio, ni baldaŭ enretigos liston de registritaj mendoj.

      Vinko

      | 30a marto 2011, 00:34

      Respondi al tiu mesaĝo

  6. Antaŭmendi la DVD

    Saluton,
    Nia Klubo jam antauxmendis tiun filmon (dum 2010) . Cxu vi bone ricevis tiun antauxmendon ?
    Se ne mi konfirmas gxin.
    Do ,mi intencas sendi al vi postletere cxeko de 40 euxroj.
    Cxu tio estas korekta ?
    Antaux dankon pro via respondo.
    Amike.
    Francis.
    (Klubo esperanto el Rhuys)

    de Desmares Francis | 1a novembro 2011, 20:09

    Respondi al tiu mesaĝo

  7. Antaŭmendi la DVD

    Saluton -
    kaj gratulon, ke nun ankaŭ pretas la rusa, kvankam eble tro malfrue.

    Kiom longe eblos antaŭmendi, kaj kiam la disko pretos (kaj iros al libroservoj ktp.) ?
    Probable antaŭ nova serio da landaj kongresoj - ĉu pretos jam komence de marto 2012 - aŭ ĉu eblus ricevi iun antaŭversion kun subtekstoj ?

    Jarfinajn bondezirojn,

    brilanto
    SED

    de brilanto | 27a decembro 2011, 18:14

    Respondi al tiu mesaĝo

Ni jam filmis...

- en Bjalistoko dum unu semajno
- la prelegon de HORI Jasuo en Vilnovo-en-Avejronio
- dum la registro de Afrika kompilo kun Jomo en Vinilkosmo
- dum la kongreso de SAT-Amikaro en Hiliono
- dum la franca-germana kongreso en Kajzerslaŭterno
- en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW)
- en Ĉaŭdefono
- unu semajnon dum la Universala Kongreso en Kubo
- dum Festo en Tuluzo
- dum la SAT-kongreso en Braŝovo
- dum staĝo ĉe Kastelo de Greziljono
- en Hungario pri Esperanto en lernejoj
- ...