// Arkivoj

Blogo

tiu rubriko enhavas 15 artikoloj

Haveblas la DVD "Esperanto" !

Jen, kiel anoncite en lastaj komunikoj, akurate aperis la DVD de la filmo "Esperanto" por la 86-a SAT-kongreso en Madrido. Fakte la DVD estis liveritaj precize la 26an de julio, festotagon de Esperanto ĉar dato de publikigo de la Unua Libro en 1887 ! Entute 2000 ekzempleroj, el kiuj ĉirkaŭ okono jam estas sendotaj al antaŭmendintoj k kunlaborintoj. Plia (...) (Legu pli…)

Pluas kontrole, ekas kovrile, indas festivale

Dum estas finplenumata lasta kontrolado de ĉiu lingvoversio, la pretigo de la afiŝo k DVD-kovrilo de la filmo bone antaŭeniras, kiel montras la ĉi kuna bildero (el unua afiŝpropono), paciencige publikigita... Havi afiŝon estas necesaĵo por kandidatigi la filmon al festivaloj. Ni invitas ĉiun subtenanton de la filmo Esperanto proponi sin por prezenti dosieron ĉe (...) (Legu pli…)

Finmuntita filmo nun estas lastfoje kontrolata de diverslingvaj tradukintoj

Fine de decembro la teĥnikistoj, kiuj zorgas pri la muntado de la filmo liveris provo-version, kiu entenas la sep dublitajn versiojn kaj subtekstojn por 21 lingvoj (inkluzive de la 7 lingvoj). Nun la tradukintoj lastfoje rekontrolas la tuton, interalie por certiĝi ke la bildoj aperas kun la ĝustaj subtitoloj. La unuaj reeĥoj estas kuraĝigaj : nenio (...) (Legu pli…)

Post kongruigo de la subtitoloj, la DVD devus esti preta antaŭ la jarfino

En pasinta marto la kooperativo anoncis, ke la preskaŭa finpretigo de la dublitaj versioj de la filmo pli-malpli indikas la finon de la atenda periodo por la antaŭmendintoj. En la junia numero de la SAGO ĝi eĉ aŭdacis anonci, ke la filmo estos havebla komence de la lernojaro. Sed montriĝis intertempe, ke la retajlorado de la filmo, responde al la malsama (...) (Legu pli…)

Laste prilaborata estas la ĉina dublado, la DVD estos en 20 lingvoj

La dublado de la filmo preskaŭ finiĝis. La araba, angla, esperanta, franca, hispana, kaj rusaj versioj estas finprilaboritaj, kaj nun la ĉina estas laste prilaborata. Tiu ĉi parto de la laboro estis iom pli longa ol antaŭvidite pro diversaj teĥnikaj problemetoj rilataj al la etaj diferencoj en la longeco de la esprimoj en la diversaj dublitaj lingvoj, kiuj (...) (Legu pli…)

Subtitoloj estas preskaŭ fintradukitaj

Depost la komuniko de la 24a de oktobro, kiu vokis al tradukado, la Esperanto-komunumo denove montris sian grandan efikecon por volontula laboro, plejparte helpe de la tradukejo starigita de E@I. En apenaŭ du monatoj pretiĝis aldonaj tradukoj por la germana, la itala, la japana, la portugala, la serba, la finna, la hungara, la korea, la nederlanda, la (...) (Legu pli…)

Traduku al via lingvo la filmon !

Karaj, La antaŭenirado en pretigo de DVD pri la filmo "Esperanto" de Dominiko Gaŭtiero bone progresas, kiel vi povas legi tie : http://esperantofilmo.com/spip.php?... Nun ni bezonas helpon de diverslingvaj esperantistoj, por atingi laŭeble plej multe da lingvaj versioj de la filmo subtitole, kiuj do povos aperi sur la produktota DVD (plejverŝajne estos 2 (...) (Legu pli…)

Dubladoj farataj !

Dum la tuta somero progresis la preparo k ekigo de tradukoj por dublado k subtitoligado de la nun finita filmo. Nun estas registrataj, far profesiaj aktoroj la voĉoj por la dublitaj partoj (eksterbilda komentaro) por la ses lingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) k Esperanto. Paralele la subtitoligoj al kiel eble plej multe da aliaj (...) (Legu pli…)

Sukcesaj projekciadoj de la provoversio

La unua provoversio de la filmo estis antaŭpremiere prezentita dum la Internacia Renkontiĝo Esperantista ĉe Mediteraneo en Seto, dum la paska semajnofino. Fakte tie okazis du sinsekvaj projekciadoj. La unua okazis sabaton, la 23an de aprilo, en la urba kinejo de Seto. La dua okazis dimanĉon la 24an en la kongresejo, speciale por tiuj kongresanoj, kiuj ne (...) (Legu pli…)

Intervjuo en Ĉina Radio Internacia

Dokumentofilmo Esperanto Alklaku la aŭskultilojn por aŭdigi la intervjuon. Saluton, karaj amikoj ! Vi nun aŭskultas E-elsendon de Ĉina Radio Internacia ! La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti filmon pri Esperanto. Tiucele la kooperativo dungis neesperantistan filmiston Dominiko Gaŭtiero. Li komencis filmi novembre de 2009. Li (...) (Legu pli…)

Ni jam filmis...

- en Bjalistoko dum unu semajno
- la prelegon de HORI Jasuo en Vilnovo-en-Avejronio
- dum la registro de Afrika kompilo kun Jomo en Vinilkosmo
- dum la kongreso de SAT-Amikaro en Hiliono
- dum la franca-germana kongreso en Kajzerslaŭterno
- en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW)
- en Ĉaŭdefono
- unu semajnon dum la Universala Kongreso en Kubo
- dum Festo en Tuluzo
- dum la SAT-kongreso en Braŝovo
- dum staĝo ĉe Kastelo de Greziljono
- en Hungario pri Esperanto en lernejoj
- ...